Vibrado (muziko)

Vibrado estas en muziko la periode revenanta, eta ŝanĝo de la frekvenco de eltenata tono (itale nomita vibrato). Male al ne vibranta tono oni sentas tonon kun adekvata vibrado kiel viva. Pro tio precipe klasika muziko vaste aplikas vibrado. Fischer (1993) difinas por agrabla vibrado periodofrekvencon de proks. 4,5 ĝisis 8 Hz.

En la homa voĉo la vibrado ekestas senintence, sen ke ĝi devas esti lernata aŭ instruata. Sur kordo- kaj kelkaj blovinstrumentoj oni generas ĝin per certaj ludoteknikoj. Oni supozas, ke la instrumenta vibrado estas imitado de kantista vibrado.

En muzika praktiko oni kombinas plejparte diversajn formojn de la perioda tonŝanĝado (vibradon, tremsonon, skuado, ŝvebado kaj ŝanĝon de sonkoloro). Dislimigo de la vibrado de ĉi tiuj parencaj aperaĵoj do estas malfacila kaj ne estas unuece uzata. Ofte oni uzas do la terminon vibrado, deflankiĝe de la strikta difino, por kombinado de ĉi tiuj aperaĵoj.

La aŭdekzemploj montras, ke vibrado, tremsono kaj ŝvebado estas tre simile perceptataj.

  • Ekzemplo por vera vibrado (modulado de la frekvenco), periodo-frekvenco 6 Hz
  • Ekzemplo por tremsono („vibrado“) per modulado de la amplitudo, periodo-frekvenco 6 Hz
  • Ekzemplo por tremsono („vibrado“) per ŝvebado inter du tonoj de 500 Hz 506 Hz

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search